Romano de Tove Jansson

Jen la sep unuaj ĉapitroj el la romano La somerlibro (Sommarboken, 1972) de Tove Jansson. Provtraduko de Andreas Nordström.
 

Banmateno

Estis frua tre varma mateno en julio post nokto de pluvo. La nuda roko vaporis, sed la musko kaj la rokfendoj estis saturitaj de malsekeco kaj ĉiuj koloroj estis intensigitaj. Apud la verando la vegetaĵaro estis pluvarbaro, ankoraŭ en matena ombro, densaj malicaj folioj kaj floroj kaj ŝi devas gardi sin por ne rompi ilin, kiam ŝi serĉadis kun la mano sur la buŝo kaj ĉiam timante perdi la ekvilibron.

Kion vi faras? demandis la eta Sophia.

Nenion, la avino respondis. Tio signifas, ŝi aldonis kolere, mi serĉas miajn falsajn dentojn.

La infano venis malsupren de la verando kaj demandis faktatone: Kie vi perdis ilin?

Ĉi tie, ŝi respondis. Mi staris precize tie kaj ili falis ien inter la peonioj.

Ili serĉis kune.

Lasu al mi, Sophia diris. Vi ne povas stari per viaj kruroj. Forŝoviĝu. Ŝi plonĝis sub la florantan ĝardenan tegmenton kaj rampis inter la verdaj trunkoj, ĉi-sube estis agrable kaj malpermesite, nigra mola tero kaj tie kuŝas la dentoj, blankaj kaj pale-ruĝaj, tuta buŝpleno da malnovaj dentoj, mi havas ilin! la infano kriis kaj ekstaris. Enmetu ilin.

Sed vi ne rajtas vidi, la avino diris. Tio estas privata afero.

Sophia tenis la dentojn malantaŭ la dorso. Mi volas vidi, ŝi diris. Tiam la avino enmetis la dentojn kun kliko, tio fariĝis tre facile kaj efektive la afero estis bagatelo.

Kiam vi mortos? la infano demandis.

Kaj ŝi respondis: Baldaŭ. Sed tio vere ne estas via afero.

Kial? la nepino demandis.

Ŝi ne respondis, ŝi surpaŝis la rokon kaj pluiris al la ravino.

Tio estas malpermesite! Sophia kriis.

La maljunulino respondis arogante: Mi scias. Nek vi nek mi havas permeson iri al la ravino sed nun ni tamen tion faros, ĉar via patro dormas kaj ne scias.

Ili transiris la rokon, la musko estis glita, la suno jam leviĝis konsiderinde kaj nun ĉio vaporis, la tuta insulo estis plena de sunnebulo kaj tre bela.

Ĉu ili faras fosaĵon? la infano demandis afable.

Jes, ŝi respondis. Grandan fosaĵon. Kaj aldonis insideme: Por ke estu loko por ni ĉiuj.

Kial? la infano demandis.

Ili pluiris al la promotoro.

Tiel ĉi for mi estis neniam antaŭe, Sophia diris. Ĉu vi?

Ne, la avino respondis.

Ili iris ĝis la pinto de la promotoro kie la roko deklivas en la akvon per pli kaj pli malhelaj terasoj, ĉiu ŝtupo malsupren al la mallumo havis randon de helverda marherba franĝo, ĝi balaiĝis tien kaj reen kun la movoj de la akvo.

Mi volas bani min, diris la infano. Ŝi atendis reziston sed ĝi ne venis. Tiam ŝi senvestigis sin, malrapide kaj timeme. Oni ne povas fidi tiun kiu nur lasas ĉion okazi. Ŝi trempis la krurojn en la akvon kaj diris: Ĝi estas malvarma.

Kompreneble estas malvarme, la maljuna virino respondis kun la pensoj aliloke. Kion vi atendis?

La infano englitis ĝis la talio kaj atendis streĉe.

Naĝu, la avino diris. Vi ja scias naĝi.

Estas profunde, Sophia pensis. Ŝi forgesis ke mi neniam naĝis en profunda akvo sen akompano. Kaj tial ŝi retiriĝis el la akvo kaj eksidis sur la roko kaj deklaris: Evidente ni havos belan veteron hodiaŭ.

La suno jam leviĝis pli supren. La tuta insulo briletis, kaj la maro, la aero estis tre malpeza.

Mi scias plonĝi, Sophia diris. Ĉu vi scias kiel estas kiam oni plonĝas?

Ŝia avino respondis: Kompreneble mi scias. Oni malkaptas ĉion kaj alkuras kaj nur plonĝas. Oni sentas la fukojn laŭ la kruroj, ili estas brunaj kaj la akvo estas klara, pli hela supre, kaj vezikoj. Oni glitas. Oni retenas la spiradon kaj turnas sin kaj leviĝas supren, lasas sin levi kaj elspiras. Kaj poste oni flosas. Nur flosas.

Kaj ĉiam kun malfermitaj okuloj, Sophia diris.

Kompreneble. Neniu homo plonĝas sen malfermi la okulojn.

Ĉu vi kredas ke mi povas fari tion sen mi montros al vi? la infano demandis.

Ho jes, la avino respondis. Vestiĝu nun kaj ni estos hejme antaŭ ol li vekiĝos.

La unua laceco proksimiĝis. Kiam ni estos hejme, ŝi pensis, kiam ni denove estos endome, mi pensas ke mi dormos iom. Kaj mi devas memori diri al li, ke tiu ĉi infano ankoraŭ timas profundan akvon.


Lunlumo

Iam en aprilo estis plenluno kaj glacio sur la tuta maro. Sophia vekiĝis kaj rememoris ke ili revenis al la insulo kaj ke ŝi havas propran liton ĉar ŝia patrino mortis. Brulis ankoraŭ en la kameno kaj la fajro trembrilis en la plafono kie la botoj pendis por sekiĝi. Ŝi paŝis malsupren sur la plankon kiu estis tre malvarma kaj elrigardis tra la fenestro.

La glacio estis nigra kaj ene de la glacio ŝi vidis la malfermitan kamenpordeton kaj la fajron brulantan, du kamenpordetoj tute proksimaj unu al la alia. En la dua fenestro brulis la fajroj ene de la tero kaj tra la tria fenestro ŝi vidis la duoblan speguliĝon de la tuta ĉambro, kofroj kaj kestoj kaj skatoloj kun faŭkantaj kovriloj, ili estis plenigitaj de musko kaj neĝo kaj sekaj herboj, ĉio estis malfermita kaj havis fundon de nigrega ombro. Ŝi vidis du infanojn ekstere sur la roko kaj rekte tra ili kreskis la sorparbo. La ĉielo estis malhele blua malantaŭ ili.

Ŝi kuŝiĝis en la lito kaj rigardis la fajron dancantan en la plafono, dume la insulo proksimiĝis al la dometo. Ĝi venis pli kaj pli proksime. Ili dormis ĉe stranda herbejo kun neĝo makule sur la litkovrilo kaj sub ili malheliĝis la glacio kaj komencis gliti, tre malrapide malfermiĝis kanalo en la planko kaj ĉiuj iliaj valizoj elflosis en la akvan lunstraton. Ĉiu valizo estis malfermita kaj plena de mallumo kaj musko kaj ĝi neniam revenis.

Sophia etendis la manon kaj tiris la harplektaĵon de la avino, tre delikate. La avino tuj vekiĝis. Aŭskultu, ŝi flustris. Mi vidis du fajrojn en la fenestro. Kial estas du fajroj kaj ne unu?

La avino pripensis kaj respondis: Tiel estas ĉar ni havas duoblajn vitrojn en la fenestroj.

Post momento Sophia demandis: Ĉu vi estas certa ke la pordo estas ŝlosita?

Ĝi ne estas ŝlosita, la avino respondis. Ĝi ĉiam estas neŝlosita, vi povas dormi tute trankvile.

Sophia envolvis sin en la litkovrilo. Ŝi lasis al la tuta insulo elflosi sur la glacio kaj plue ĝis la horizonto. Ĝuste antaŭ kiam ŝi endormiĝis la patro ellitiĝis kaj enmetis pli da ligno en la kameno.


La fantomarbaro

En la al-mara flanko de la insulo troviĝis rando de mortaj pinglarboj. Estis ĉi tie, kie la vento plej premadis kaj dum multaj jarcentoj la arbaro provis kreski kontraŭ la vento kaj ricevis tute propran aspekton. Se oni pasis remante estis evidente ke ĉiu arbo sin etendis for de la vento, ili kaŭris kaj nodiĝis kaj multaj rampis. Iom post iom la trunkoj rompiĝis kaj humiĝis kaj sinkis, la mortaj apogis aŭ frakasis tiujn, kiuj ankoraŭ havis verdaĵon en la pinto kaj ĉiuj kune formis implikitan amason de obstina humileco. La tero estis rebrila tapiŝo de brunaj pingloj krom tie, kie la piceoj decidiĝis rampi anstataŭ stari, ilia verdaĵo kreskis per ia abunda frenezo, humida kaj brilanta kiel en ĝangalo. Oni nomis la arbaron la fantomarbaro. Ĝi formadis sin mem kun malrapida penado kaj la ekvilibro inter pretervivi kaj neniiĝi estis tiel delikata, ke nenia ŝanĝo estis konsiderebla. Fari aperturon inter la arboj aŭ malkunigi la malpufiĝintajn trunkojn povus kaŭzi neniiĝon de la fantomarbaro. Oni ne povas forkonduki la marĉakvon, nenion oni povas planti trans la ŝirmanta muro. Plej profunde sub la vepro en la ĉiame malhelaj maldensiĝoj vivis birdoj kaj bestetoj, dum trankvila vetero oni povis aŭdi frapetadon de flugiloj aŭ rapidan skrapadon de piedetoj. Ĉi tiuj bestoj neniam montris sin.

En la komenco de la insula vivo la familio provis fari la fantomarbaron pli timiga ol ĝi estis. Ili kolektis arbostumpojn kaj sekajn juniperarbustojn en la insuloj ĉirkaŭe kaj remis kun ili al la insulo, estis grandegaj ekzempleroj de diseriĝinta kaj blankiĝinta beleco kiujn oni trenis sur la insulon, ili fendiĝis kaj rompiĝis kaj faris larĝajn vakajn ŝoseojn ĝis la loko, kie ili staru. La avino vidis, ke la efekto ne estis sukcesa, sed ŝi diris nenion. Poste ŝi purigis la boaton kaj atendis ĝis ili perdis la intereson por la fantomarbaro. Tiam ŝi eniris ĝin sola. Ŝi rampis malrapide preter la akvotruon kaj la filikojn kaj kiam ŝi laciĝis ŝi kuŝiĝis sur la tero kaj rigardis supren tra la reto de grizaj likenoj kaj branĉetoj. Ili demandis kie ŝi estis kaj ŝi respondis ke eble ŝi dormis iom.

Trans la fantomarbaro la insulo fariĝis parko de ordo kaj beleco, ĝi estis purigata ĝis la plej eta branĉo dum la tero estis saturata de printempa pluvado kaj poste migris nur mallarĝaj padoj de promotoro ĝis promotoro kaj ĝis la strando. Tretas en la musko nur kampanuloj kaj somerloĝantoj. Ili ne scias, oni ne povas sufiĉe ripeti, ke musko estas la plej fragila. Oni tretas tie unufoje kaj la musko restariĝos post pluvo, je la dua fojo ĝi ne restariĝos. La trian fojon kiam oni trapaŝas la muskon ĝi estas morta. Same pri molanasoj, la trian fojon, kiam ili timiĝas for el siaj nestoj ili neniam revenos. Iam en julio la musko kutimis ornami sin per leĝera kaj longtiga herbeto. La panikloj malfermiĝis en ekzakte sama distanco de la musko kaj ili balanciĝis kune en la vento kiel la herbejoj malantaŭ la marbordo, tiam la tuta insulo estis trempita en vualo de varmeco, apenaŭ videbla kaj malaperinta post semajno. Nenio povis fari pli grandan impreson de netuŝiteco kaj sovaĝeco.

Sed en la fantomarbaro la avino sidis kaj skulptis fremdajn bestojn. Ŝi tranĉis ilin el branĉoj kaj lignopecoj kaj donis al ili manojn kaj vizaĝojn sed la aspekto estis nur skizita, neniam tro detalita. Ili retenis sian animon de ligno kaj la kurbiĝo de dorsoj kaj kruroj havis la strangan formon de la kreskado mem, kelkaj ankoraŭ parto de la humiĝanta arbaro. Foje la avino tranĉis ilin rekte el arbostumpoj aŭ el trunkoj. Ŝiaj lignobestoj multiĝis pli kaj pli. Ili sidis alkroĉitaj en la arboj aŭ sur branĉoj kun la kruroj ambaŭflanke, ripozantaj al la trunko aŭ parte sinkintaj en la teron, kun levitaj brakoj ili sinkis en la marĉakvon aŭ kuŝis trankvile sinvolvintaj dormante ĉe radiko. Foje ili estis nur profilo en la ombro kaj foje du aŭ tri kune, engaĝitaj en batalo aŭ amo. La avino laboris nur per malnova ligno kiu jam trovis sian formon, tio signifas, ŝi vidis kaj elektis tiun lignon, kiu esprimis kion ŝi celis.

Unu fojon la avino trovis grandan blankan dorsvertebron en la sablo. Ĝi estis tro malmola por prilabori sed ne povis fariĝi pli bela, tial ŝi metis ĝin en la arbaro kiel ĝi estas. Ŝi trovis pli da ostoj blankajn aŭ griziĝintajn, ĉiuj surbordigitaj de la maro.

Kion vi faradas? Sophia demandis.

Mi ludas, la avino respondis.

Sophia rampis en la arbaron kaj vidis ĉion, kion la avino estis farinta. Ĉu ĝi estas arta ekspozicio? ŝi demandis. Sed la avino diris ke tio ne rilatas al skulptado, skulptado estas io tute diferenta.

Ili komencis kune kolekti ostojn en la strandoj.

Serĉi kaj kolekti estas io aparta ĉar oni povas vidi nenion krom tio, kion oni kolektas. Se oni kolektas vakciniajn berojn oni vidas nur tion, kio estas ruĝa kaj se oni serĉas ostojn, oni vidas nur la blankan, kie ajn oni iras oni vidas nur ostojn. Foje ili estas maldikaj kiel kudriloj, treege fajnaj kaj rompiĝemaj, kaj oni devas porti ilin kun tre granda zorgo. Foje ili estas grandegaj dikaj femurostoj aŭ kaĝo de ripoj, enterigitaj en la sablon kiel la ripoj de vrako. Ili troviĝas en mil formoj kaj ĉiu havas sian strukturon.

Sophia kaj la avino metis ĉion, kion ili trovis en la fantomarbaron, ili kutimis iri tien en la vesperkrepusko. La tero sub la arboj ornamiĝis en blankaj arabeskoj kiel per signolingvo kaj kiam la bildo estis preta ili restis sidantaj kaj parolis iomete kaj aŭskultis al la movoj de la birdoj en la vepro. Unu fojon ekflugis tetro kaj alian fojon ili vidis tre malgrandan strigon. Ĝi sidis sur branĉo en silueto al la vespera ĉielo. Neniam antaŭe strigo vizitis la insulon.

Unu matenon Sophia trovis perfektan kranion de granda besto, ŝi trovis ĝin mem. La avino kredis ke ĝi estas kranio de foko. Ili kaŝis ĝin en korbo kaj atendadis ĝis la vespero. Estis sunsubiro kun nur ruĝaj koloroj, la lumo tiom verŝiĝis ĉie super la insulo ke eĉ la tero fariĝis ruĝa. Ili metis la kranion en la fantomarbaro kaj tie ĝi kuŝis kaj brilis kun ĉiuj siaj dentoj.

Subite Sophia komencis kriegi. Forprenu ĝin! ŝi kriis. Forprenu ĝin! La avino tuj prenis ŝin en la brakoj sed pensis pli bone nenion diri. Post momento Sophia endormiĝis. La avino sidis pensante pri domo el alumetskatoloj en la strando kaj pri la mirtela berejo malantaŭ la domo. Oni povis fari ponton kaj fenestrojn el metalpapero.

Sekve ili lasis la bestojn malaperadi en sia arbaro. La arabeskoj sinkis en la teron kaj verdiĝis de musko kaj la arboj sinkis pli profunde en la brakojn de la aliaj laŭ la pasado de la tempo. La avino ofte iris sola en la fantomarbaron je la vesperkrespusko. Sed meze de la tago ŝi sidis sur la ŝtuparo de la verando kaj eltranĉis boatetojn el pecoj de pinŝelo.


La gagelkokino

Unu matenon antaŭ la krepusko la gastĉambro fariĝis malvarma. La avino tiris la ĉifonteksitan tapiŝon sur sin kaj dehokis kelkajn pluvmantelojn de sur la muro sed tio ne multe helpis. Ŝi supozis ke tion kaŭzas la marĉo. Marĉoj estas strangaj. Oni plenigas ilin per ŝtonoj kaj sablo kaj malnovaj traboj kaj konstruas lignohakejon super ĉio sed ili tamen persistas konduti kiel marĉoj. Frue en la printempo ili elspiras glacion kaj havas sian propran nebulon kiel rememoron de la tempo kiam ili havis nigrajn akvotruojn kaj netuŝitajn paniklojn de kareksoherbo. La avino rigardis la petrolan kamenon kiu estingiĝis kaj la horloĝon kiu montris la trian. Poste ŝi ellitiĝis kaj vestiĝis, prenis la bastonon kaj malgrimpis la ŝtonan ŝtuparon. Estis kalma nokto kaj ŝi ekhavis la deziron aŭskulti la klangul-anasojn.

 Ne nur la lignohakejo sed la tuta insulo kuŝis nebulita kaj havis la specialan silenton kiu povas troviĝi ĉe la maro komence de majo. La akvogutoj falis de la arbobranĉoj, klare distingeblaj en la silento, ankoraŭ nenio ekkreskis kaj makuloj de neĝo restis sur la norda flanko. La pejzaĝo estis plenplena de atendo. Ŝi aŭdis la klangulojn voki, oni nomas ilin gagelkokinoj laŭ ilia voko, kiu estas gagl, gagl, gagl, ĉiam pli longe for, pli for de la bordo, ĉi tiuj birdoj neniam estas videblaj. Ili havas la saman sekretemon kiel la krekobirdo sed li estas sola kaŝita en herbejo, la gagelkokinoj troviĝas ekster la lastaj insuloj en grandaj nuptaj sekvantaroj kiuj senĉese kantadas dum la tuta printempa nokto.

 La avino transiris la rokon kaj cerbumis ĝenerale pri birdoj. Ŝajnis al ŝi ke neniuj aliaj bestoj havas ilian kapablon dramatike substreki kaj kompletigi okazintaĵon, la ŝanĝojn de la sezonoj kaj la vetero kaj la nuancojn kiuj trairas onin mem. Ŝi pensis pri la migrantaj birdoj kaj pri la somervespera turdo kaj la kokolo, jes la kokolo kaj la grandaj fridaj birdoj kiuj glitas kaj gvatas kaj la tre malgrandaj kiuj venas trapasante kiel malfrusomeraj societoj por rapida vizito, globe rondaj kaj stultaj kaj sentimaj kaj pri la hirundoj kiuj honoras nur tiun domon kie oni estas feliĉaj. Strange ke la senpersonaj birdoj povis fariĝi tiel fortaj simboloj. Aŭ eble ne strange. Por la avino la klanguloj signifis esperon kaj renovigon. Ŝi singarde transiris la rokon per ŝiaj rigidaj kruroj kaj kiam ŝi atingis la ludodometon ŝi frapetis sur la fenestro. Sophia tuj vekiĝis kaj elvenis.

 Mi iras por aŭskulti la klangulojn, la avino diris.

 Sophia vestis sin kaj ili pluiris kune.

 En la orienta flanko troviĝis mallarĝa glacirando ĉirkaŭ la ŝtonoj. Neniu ankoraŭ havis tempon kolekti lignaĵon kaj la tuta strando estis plena de ĉarpentaĵo, larĝa kurbiĝanta ŝnurego de kunnoditaj tabuloj kaj fuko kaj kanoj, tie troviĝis trabetoj kaj frakasiĝemaj lignoskatoloj kiuj transturniĝis inverse inter siaj metaldratoj kaj transverse super ĉio kuŝis grandega peza trabo nigra de petrololeo. Malpezaj pecoj de arboŝelo kaj la splitoj de pasintaj ŝtormoj moviĝis en la akvo ekster la glacirando, ili tiriĝis malrapide eksteren kaj reen de malforta ondado. Estis proksime al la sunleviĝo kaj la nebulon kiu estis sternita sur la maro jam penetris lumo. La klanguloj senĉese vokis, distance kaj melodie.

 Ili multobligas sin, Sophia diris.

 La suno leviĝis, por momento la nebulo ardis kaj poste ĝi simple estis for. Sur klifeto en la akvo kuŝis klangulo, ĝi estis malseka kaj morta kaj similis al eltordita plastika saketo. Sophia klarigis ke ĝi estas maljuna korniko sed la avino ne kredis ŝin.

 Sed estas ja printempo! Sophia diris. Ili ne mortas nun, ili estas tute novaj kaj ĵus geedziĝis, tion vi diris.

 Nu, la avino diris. Ĝi tamen mortis.

 Kiel ĝi mortis! Sophia kriis, ŝi estis tre kolera.

 Pro malfeliĉa amo, la avino klarigis. Ĝi kantis kaj gagelis la tutan nokton por sia gagelkokino kaj venis alia koko kaj prenis ŝin kaj tiam ĝi metis sian kapon en la akvon kaj forflosis.

 Ne estas vero, Sophia kriis kaj ekploris. Klanguloj ne povas droni, rakontu prudente.

 Tiam la avino diris ke ĝi simple ekbatis la kapon sur ŝtono, ĝi kantadis kaj gageladis tiel ekcese ke ĝi ne atentis kie ĝi iras kaj jen la rezulto, ĝuste kiam ĝi estis plej feliĉa.

 Tiu rakonto estis pli bona, Sophia diris. Ĉu ni devas entombigi ĝin?

 Ne necese, la avino respondis. Estos alta maro kaj ĝi entombigos sin mem. Oni entombigu marbirdojn same kiel maristojn.

 Ili pluiris kaj parolis pri entombigo de maristoj, la klanguloj kantis akorde dutone kaj tritone kaj pli kaj pli for. La pinto de la promotoro estis tute ŝanĝita de la vintraj ŝtormoj. Tie neniam troviĝis io krom ŝtonoj kaj nun la tuta strando estis sabla.

 Ĝin oni devus savi, la avino diris kaj pikis en la sablo per la bastono. Se la maro altiĝos kaj blovos de nordo ĉio reiros al la maro. Ŝi kuŝiĝis rekta en amasiĝo de blankiĝintaj kanoj kaj rigardis la ĉielon, Sophia kuŝiĝis apude. Fariĝis ĉiam pli varme kaj post longa momento ili aŭdis la strangan malvarman, kvazaŭ ŝirmitan sonon de migrantaj birdoj kaj vidis la tutan formacion flugi al la insulo nordorienten.

 Kaj kion ni nun faru? Sophia demandis.

 La avino proponis ke ŝi iru trans la promotoron por vidi kio bordenflosis.

 Kaj vi estas certa ke vi ne enuos? Sophia demandis.

 Tute certa, la avino diris. Ŝi kuŝigis sin sur la flanko kaj metis la brakon super la kapon. Inter la maniko de la pulovero kaj la blankaj kanoj ŝi povis vidi triangulon de ĉielo, maro kaj sablo, tute malgrandan triangulon. Proksime staris seka herbero kiu inter siaj segildentaj folioj tenis plumeton de iu akvobirdo. Ŝi zorge rigardis ĝian konstruon, la strikta blanka vergo en la mezo kaj ĉirkaŭe lanugo, pale bruna kaj pli malpeza ol la aero, poste pli malhela kaj rebrila je la pinto kiu finiĝis per malgranda sed gaja kurbiĝo. La lanugo moviĝis en vento kiun ŝi ne povis senti. La avino konstatis ke la herbero kaj la lanugo troviĝis en ekzakte tiu distanco kiu konvenas al ŝiaj okuloj. Ŝi cerbumis ĉu la lanugo fiksiĝis en la herbero nun printempe, eble dum la nokto, aŭ ĉu ĝi troviĝis tie la tutan vintron. Ŝi rigardis la rondan kavaĵon en la sablo ĉirkaŭ la bazo de la herbero kaj la marherban ornamaĵon kiu ĉirkaŭvolvis la tigon. Tuj apude kuŝis peco de arboŝelo. Se oni studas ĝin longe ĝi kreskas kaj fariĝas tre malnova monto, la supraĵo havis kraterojn kaj elfosaĵojn kiuj similis al kirlaĵoj. La ŝelpeco estis bela kaj dramatika. Ĝi ripozis super sia ombro sur la sablo per sola fikspunkto kaj la sablo estis grandera, pura kaj preskaŭ griza en la matena lumo, la ĉielo tute malplena, ankaŭ la maro.

 Sophia revenis, ŝi kuris. Mi trovis kradpordeton, ŝi kriis. Ĝi estas granda, ĝi estas de ŝipo! Ĝi estas longa kiel boato!

 Ĉu vere, la avino diris.

 Estis grave por ŝi ke ŝi ne stariĝu tro rapide, tial ŝi havis tempon rimarki la herberon en la sablo ĝuste kiam la lanugo forlasis sian tenilon kaj forportiĝis en la facila matenvento. Ĝi estis kondukita for el ŝia vidkampo kaj kiam la avino fine staris la pejzaĝo estis malgrandigita. Ŝi diris: Mi vidis plumon, plumon de gagelkokino.

 Kiu gagelkokino, Sophia demandis, ĉar ŝi jam forgesis la birdon kiu mortis pro amo.


Berenica

Unu someron Sophia havis propran gaston, ŝia unua vizitanta amikino. Estis sufiĉe nova infano kies harojn ŝi admiris. La baptonomo de ŝia nova amiko estis Hjördis Evelyne sed oni nomis ŝin Pepinjo.

 Sophia rakontis al la avino ke Pepinjo timas demandojn pri ŝia vera nomo kaj ke ŝi efektive timas ĉion kaj sekve oni devas esti singarda kun ŝi kaj ili interkonsentis ke almenaŭ en la komenco ne timigi Pepinjon per io kion ŝi neniam antaŭe vidis. Kiam Pepinjo alvenis ŝi estis malĝuste vestita kaj havis ŝuojn kun ledaj plandumoj, ŝi estis tro bonkonduta kaj tro mallaŭta kaj la haroj senspire belaj.

 Ĉu ili ne estas belaj, Sophia flustris. Nature buklaj.

 Tre belaj, la avino diris. Ili rigardis unu la alian kaj balancis la kapon malrapide, Sophia elspiris kaj deklaris: Mi intencas protekti ŝin. Ĉu ni ne povus fondi sekretan klubon por protekti ŝin? Triste nur ke Pepinjo ne sonas aristokrate.

 La avino proponis ke ili nomu la infanon Berenica, do nur inter la klubanoj, Berenica estis reĝino kiu famiĝis pro siaj haroj kaj krome estas stela figuro.

 Ĉirkaŭita per ĉi tiu sekreta metafora lingvaĵo kaj objekto de multaj seriozaj interparoloj Pepinjo sin movis en la insulo, neordinare malgranda kaj timigita infano kiu ne povis esti sola. Tial Sophia devis senĉese urĝi, ne multajn minutojn ŝi kuraĝis lasi la gaston por si mem. La avino kuŝis en la gastĉambro en la malantaŭa flanko de la dometo kaj aŭdis ŝin alveni, ŝi anhelis grimpante la ŝtuparon kaj envenis kun bruo kaj sidiĝis sur la liton kaj flustris: Ŝi frenezigas min. Ŝi ne volas lerni remadon ĉar ŝi ne kuraĝas eniri la boaton. Ŝi opinias ke la akvo estas tro malvarma. Kion ni faru kun Berenica!? Ili havis mallongan kunsidon pri la afero sen decido, pormomente, kaj Sophia reĵetis sin eksteren.

 Oni alkonstruis la gastĉambron poste kaj tial ĝi havis personan formon. Ĝi premis sin dense al la malantaŭa flanko de la dometo kaj do posedis ene gudroŝmiritan muron kie pendis la retoj, ringboltoj kaj ŝnuroj kaj aliaj necesaĵoj kaj kiuj jam ĉiam pendis tie. La tegmento estis tre oblikva ĉar ĝi estis longigo de la doma tegmento kaj la ĉambro staris per palisoj ĉar la roko iris profunde en eksmarĉon inter la dometo kaj la lignohakejo. Pro la pino ekstere la gastĉambro fariĝis ne pli longa ol lito, alivorte ĝi entute estis mallonga koridoro kolorigita per blua kretfarbo, kun la pordo kaj la najlokestoj en unu fino kaj tro granda fenestro en la alia. La fenestro estis tro granda ĉar ĝi postrestis kaj en la maldekstra flanko ĝi estis oblikva pro la tegmento. La lito estis blanka kaj havis kelkajn bluajn kaj orajn ornamaĵojn. Sub la gastĉambro troviĝis ligno kaj kanistroj kun karbogudro, benzino kaj lignoimpregnilo, malplenaj skatoloj kaj fosiloj kaj levilpikiloj kune kun kelkaj malnovaj fiŝujoj kaj ordinaraj aĵoj kiuj ankoraŭ estis tro nedifektaj por forĵeti. Alivorte la gastĉambro estis agrabla loko kaj tre izolita de la cetero, nenecese mencii la detalojn. La avino reiris al la libro kaj ne multe pensis pri Berenica. Blovis konstanta sudokcidenta somervento, susuris dormeme ĉirkaŭ la domo kaj la insulo, ŝi aŭdis ke ili aŭskultas la veterraporton en la domo kaj sunrando pluiris laŭ la fenestrobreto.

 Sophia batmalfermis la pordon kaj envenis kaj diris: Ŝi ploras. Ŝi timas formikojn kaj ŝi kredas ke ili estas ĉie. Ŝi nur levadas la krurojn, tiel ĉi, kaj piedstampas kaj ploras kaj ne kuraĝas stari trankvile. Kion ni faru kun ŝi?

 Ili decidis preni Berenican por veturo en la boato kie ne troviĝas formikoj kaj tiel ruze savi ŝin el unu timo en malpli grandan kaj la avino plulegis denove.

 Troviĝis, piedflanke de ŝia lito, agrabla bildo de ermito. Ĝi estis kolora reproduktaĵo sur glacea papero tondita el libro. Oni vidis dezerton en profunda krepusko, nur ĉielo kaj seka grundo. En la mezo la ermito kuŝas legante en sia lito, li havas ian senflankan tendon ĉirkaŭ si kaj noktotablo kun petrollampo. Lia spaco kun tendo, lito, lumcirklo kaj noktotablo estis preskaŭ same malgranda kiel li. En la krepusko, pli fore, oni malklare kaj nur indikite povis vidi ripozantan leonon. Sophia opiniis la leonon minaco sed la avino kredis ke ĝi verŝajne protektas la ermiton.

 Kiam la sudokcidenta vento blovas oni facile havas la impreson ke la tagoj sinsekvas senŝanĝe kaj kun neniaj okazaĵoj, tage kaj nokte estas la sama konstanta kaj trankvila susuro. La patro nur laboras ĉe sia tablo. Oni enakvigas la retojn kaj elprenas ilin. Ĉiu sin movas en la insulo dum propraj farendaĵoj kiuj estas tiel evidentaj ke oni ne parolas pri ili, nek por ricevi admiron nek por simpatio. Estas nur la sama longa somero, ĉiam, kaj ĉio plukreskas laŭ sia propra rapideco. Ke la infano Berenica, ni nomas ŝin nun per ŝia sekreta nomo, alvenis al la insulo signifis komplikaĵojn kiujn neniu povis antaŭvidi. Ili ne komprenis, ke la ekloĝiĝo en la insulo en sia tuta provizoreco estas nedividebla bloko. Ilia distrita maniero vivi kaj sekvi la trankvilan iradon de la somero neniam enkalkulis gaston kaj ili ne komprenis ke la infano Berenica estis pli timigita de ili ol de la maro kaj la formikoj kaj la nokta vento en la arboj.

 En la tria tago Sophia venis en la gastĉambron kaj diris: Nun ne plu funkcias. Ŝi estas senesperiga. Mi sukcesis igi ŝin plonĝi sed tio tamen ne helpas.

 Ĉu ŝi vere plonĝis? la avino demandis.

 Jes certe. Mi donis puŝon kaj ŝi plonĝis.

 E he, la avino diris. Kaj nun?

 Ŝiaj haroj ne toleras salan akvon, Sophia klarigis malgaje. Ili aspektas terure. Kaj tion kion mi ŝatis estis la haroj.

 La avino ekmalliberigis sin de la litkovrilo kaj ekstaris kaj prenis sian bastonon, ŝi demandis: Kie ŝi estas.

 En la terpombedo, Sophia diris.

 La avino iris sola trans la insulon ĝis la terpombedo. Ĝi kuŝis iom super la maro en senventejo inter la ŝtonoj kaj havis tuttage sunon. Terpomoj por planti, t.e. el la frua speco, kuŝas sur bedo de sablo kaj havas tavolon de fuko supere. Oni akvumas per salakvo kaj ili donas purajn ovalajn terpomojn kun roza rebrilo, sufiĉe malgrandaj. La infano sidis malantaŭ la plej granda ŝtono, duone sub la pinbranĉoj. La avino sidiĝis je ioma distanco kaj komencis fosi per sia fosileto. La terpomoj ankoraŭ estis tro malgrandaj sed ŝi tamen elfosis deko da. Tiel ĉi oni faras, ŝi diris al Berenica. Oni plantas unu grandan kaj fariĝos multaj malgrandaj. Se oni atendas iom ĉiuj fariĝos grandaj.

 Berenica ekrigardis ŝin sub la implikitaj haroj, rapide, kaj forturnis la okulojn denove, ŝi ne interesiĝis pri terpomoj, nek pri iu nek pri io ajn.

 Se ŝi estus iom pli aĝa, la avino pensis. Aŭ prefere konsiderinde pli aĝa mi povus diri al ŝi ke mi komprenas kiel terure tio estas. Jen oni venas subite kaj salte en kompaktan kontekston de homoj kiuj ĉiam vivis kune kaj kun la kutimeco de posedanto sin movas unu ĉirkaŭ la aliaj en areo kiun ili konas kaj scias kaj ĉiu eta minaco kontraŭ tio, al kio ili estas alkutimiĝintaj faras ilin eĉ pli kompaktaj kaj sekuraj. Insulo povas fariĝi terura por tiu kiu alproksimiĝas de ekstere. Ĉio estas finordigita, ĉiu havas sian lokon, obstine, trankvile kaj memsufiĉe. Inter iliaj bordoj ĉio funkcias laŭ ritoj kiuj estas rokduraj de ripetado kaj samtempe ili travagas la tagojn tiel kaprice kaj provizore kiel se la mondo finiĝus ĉe la horizonto. La avino cerbumis tiel intense pri ĉi tiuj aferoj ke ŝi forgesis kaj la terpomojn kaj Berenican. Ŝi rigardis al la malventoflanka strando kaj al la ondoj kiuj balaiĝis ĉirkaŭ la insulon ĉe ambaŭ flankoj kaj kuniĝis kaj daŭrigis al la marbordo, longa blua pejzaĝo de malaperantaj ondodorsoj kiuj lasis nur kojnon de trankvila akvo post si. Trans la fjordon iris fiŝboato kun grandaj blankaj lipharoj.

 O ho! diris la avino. Tie iras boato. Ŝi rigarde serĉis Berenican sed la infano jam tute sin kaŝis sub la pino. O ho! la avino diris denove. Jen venas friponoj. Nun ni devas kaŝiĝi. Kun iom da peno ŝi movis sin sub la pinon kaj flustris: Ĉu vi vidas, tie ili estas. Ili venas ĉi tien. Nun vi sekvu min al pli sekura loko. Ŝi komencis rampi trans la rokon kaj Berenica postsekvis mane-piede kun furioza rapideco. Ili prenis la vojon ĉirkaŭ la malgranda marĉmirtela marĉejo kaj alvenis al malaltejo kun salikarbustoj, ĝi estis malseka sed devas taŭgi.

 Ho jes, la avino diris, nun ni estas provizore en sekureco. Ŝi rigardis la vizaĝon de Berenica kaj aldonis: Mi diras ni estas en sekureco. Ili neniam trovos nin.

 Kial ili estas friponoj, Berenica flustris.

 Ĉar ili venas kaj ĝenas nin, la avino respondis. Ni estas homoj kiuj loĝas en insulo kaj ĉiuj kiuj venas ĉi tien povas iri aliloken.

La fiŝboato preteriris. Sophia ĉirkaŭiris serĉante, ŝi serĉis dum duonhoro kaj kiam ŝi finfine trovis ilin kie ili trankvile okupiĝis timigante ranidojn ŝi estis kolera. Kie vi estis! ŝi kriis. Mi serĉis vin ĉie!

 Ni kaŝis nin, la avino klarigis.

 Ni kaŝis nin, Berenica ripetis. Ni ne allasas ke iu venu ĉi tien. Fikse rigardante Sophian ŝi iris tre proksime al la avino.

 Sophia diris nenion, ŝi abrupte turnis sin kaj kuris for de ili.

 La insulo malgrandiĝis kaj fariĝis tro malvasta. Kien ajn ŝi iris ŝi estis konscia pri kie ili troviĝas kaj ŝi devis iri longe for de ili kaj tuj kiam ili malaperis ŝi devis reserĉi ilin por povi iri for de ili.

 Finfine la avino laciĝis kaj grimpis la ŝtuparon de la gastĉambro. Nun mi legos iom, ŝi diris. Iru ludi kun Sophia iomete.

 Ne, Berenica diris.

 Nu do ludu sola.

 Ne, Berenica diris kaj ektimis denove.

 La avino alportis paperblokon kaj karbokrajonon kaj lasis ilin sur la ŝtuparo. Vi desegnu bildon, ŝi diris.

 Mi scias nenion desegni, la infano respondis.

 Desegnu ion hororan, la avino diris ĉar nun ŝi vere estis laca. Desegnu la plej timigan kiom vi povas kaj daŭrigu tion kiel eble plej longe.

 Poste ŝi ŝlosis la pordon per hoko kaj kuŝiĝis sur la lito kaj tiris la kovrilon super la kapon. La sudokcidenta susuris trankvile kaj distance super la strandoj kaj ĉirkaŭvolvis la centron de la insulo kiu estis la gastĉambro kaj la lignohakejo.

 Sophia tiris la fiŝujon ĝis la fenestro kaj surpaŝis, ŝi frapis tri longajn kaj tri mallongajn sur la vitro. Kiam la avino liberigis sin de la kovriloj kaj malfermis fendeton Sophia anoncis ke ŝi eks-aniĝis el la klubo. Tiu Pepinjo! ŝi diris. Pepinjoj ne interesas min! Kion ŝi faras?

 Ŝi desegnas. Ŝi desegnas la plej timigan kiom ŝi povas.

 Ŝi ne scias desegni, Sophia flustris pasie. Ĉu estas mia bloko kiun vi donis al ŝi? Kial ŝi desegnu?

 La fenestro frapfermiĝis kaj la avino kuŝiĝis sur la dorso. Tri fojojn Sophis revenis, ĉiufoje kun horora bildo kiun ŝi fiksis sur la vitro kun la bildo al la gastĉambro. La unua bildo prezentis infanon kun malbelaj haroj kiu staris kriante kiam grandaj formikoj surgrimpis ŝin. La dua estis la sama infano trafita de granda ŝtono. La tria estis ordinara ŝippereo kaj sekve la avino supozis ke la afero nun estis malŝarĝita. Kiam ŝi malfermis sian libron kaj finfine retrovis la lokon kie ŝi legis papero estis enŝovita sub la pordon.

 La desegno de Berenica estis bona, ĝi estis farita per ia zorga furiozo kaj prezentis estaĵon kies vizaĝo estas nigra truo. Ĉi tiu estaĵo movis sin antaŭen kun suprelevitaj ŝultroj kaj la brakoj estis longaj splintitaj flugiloj kiel ĉe vesperto. Ili komenciĝis ĉe la kolo kaj treniĝis sur la tero ambaŭflanke, apogo aŭ eble malhelpo por la nedifinita, senosta korpo. Estis tiel horora kaj esprimplena bildo ke la avino emociiĝis de admiro, ŝi malfermis la pordon kaj kriis: Ĝi estas bona! Estas vere bona desegnaĵo! Ŝi ne rigardis al la infano, nur al la desegnaĵo, kaj ŝia voĉo estis nek afabla nek kuraĝiga.

 Berinica restis sidanta sur la ŝtuparo sen turni sin. Ŝi prenis ŝtoneton kaj ĵetis ĝin rekte en la areon, poste ŝi ekstaris kaj iris per malrapidaj kaj rafinitaj movoj al la strando. Sophia staris atendanta en la lignohakejo.

 Kion ŝi faras nun? la avino demandis.

 Ŝi ĵetas ŝtonojn en la maron, Sophia diris. Ŝi iras sur la promontoron.

 Bone, la avino diris. Venu rigardi kion ŝi faris. Kion vi pensas?

 Nu jes, Sophia diris. La avino metis la bildon sur la muro per du fikspingloj kaj diris: Kia bonega ideo. Nun ni lasu ŝin sola kaj ne ĝenu ŝin.

 Ĉu ŝi scias desegni, Sophia demandis malgaje.

 Ne, la avino respondis, kredeble ne. Supozeble ŝi apartenas al tiaj kiuj faras nur unu bonan aferon kaj poste neniam plu.


La herbejo

Sophia demandis kiel aspektas en la ĉielo kaj ŝia avino respondis ke eble kiel tiu herbejo, ili preterpasis herbejon ĉe la vilaĝa vojo kaj haltis por rigardi. Estis tre varme, la kampara vojo estis blanka kaj kun fendoj pro la sekeco kaj ĉiuj vojrandaj kreskaĵoj havis foliojn kovritaj per polvo. Ili eniris la herbejon kaj eksidis en la herboj kiuj estis altaj kaj tute sen polvo, tie kreskis kampanuloj kaj katpiedoj kaj ranunkoloj.

 Ĉu troviĝas formikoj en la ĉielo? Sophia demandis.

 Ne, la avino diris kaj singarde kuŝiĝis sur la dorso, ŝi klinis la ĉapelon super la nazo kaj klopodis kaŝe ekdormi. Fore iris ia agrikultura maŝino, senlace kaj pace. Se oni malŝaltas la maŝinon, fariĝas tre facile, kaj nur aŭskultas la insektojn ili fariĝas multaj miloj kaj milionoj plenigante la tutan mondon en leviĝantaj kaj malleviĝantaj ondoj de ekstazo kaj somero. Sophia plukis florojn kaj tenis ilin mane ĝis ili fariĝis varmaj kaj malagrablaj, tiam ŝi metis ilin sur la avinon kaj demandis kiel Dio povas teni ordon inter ĉiuj kiuj samtempe preĝas.

 Li estas tiom saĝa tiom saĝa, la avino murmuris dormeme sub la ĉapelo.

 Respondu prudente, Sophia diris. Kiel li trovas la tempon?

 Li havas sekretarion...

 Sed kiel li povas havi tempon fari tion kion oni preĝas se li ne havas tempon paroli kun la sekretario antaŭ ol la malbono okazos?

 La avino ŝajnigis dormi sed samtempe sciis ke tio trompas neniun kaj fine ŝi diris ke li aranĝas ke nenio danĝera okazos ekde tiu momento kiam oni preĝas ĝis la momento kiam li ekscias pri la afero kaj tiam ŝia nepino demandis kio okazas se oni preĝas kiam oni falas de sur pino kaj sekve estas meze de la aero.

 Ha ha, la avino diris kaj revigliĝis. Tiam li fiksigos vin sur branĉo.

 Saĝe, la Sophia konsentis. Nun demandu vi. Sed devas esti pri la ĉielo.

 Ĉu vi kredas ke ĉiuj anĝeloj havas robojn tiel ke neniu scias de kiu speco ili estas?

 Ne demandu tiel stulte kiam vi scias ke ili havas robojn. Nun bone aŭskultu kion mi diras: Se iu volas certiĝi pri la speco de iu alia li nur flugas sub la alian kaj rigardas ĉu li havas pantalonon.

 E he, la avino diris. Bona informo. Nun via vico.

 Ĉu la anĝeloj povas flugi suben al la infero?

 Certe. Tie ja povas troviĝi multaj el iliaj amikoj kaj konatoj.

 Nun mi kaptis vin! Sophia kriis. Hieraŭ vi diris ke ne ekzistas iu infero!

 Ŝia avino koleriĝis kaj eksidis kaj diris: Mi opinias la samon hodiaŭ. Sed ĉi tio estas nur ludo.

 Ne estas ludo, estas serioze kiam oni parolas pri Dio!

 Li neniam elpensus ion tiel stultan kiel krei inferon.

 Certe li tion faris.

 Ne li ne tion faris.

 Jes! Grandan enorman inferon!

 La avino stariĝis tro rapide ĉar ŝi estis kolera, la tuta herbejo turniĝis kaj ŝi preskaŭ estis perdonta la ekvilibron. Ŝi atendis iom kaj diris: Sophia. Ĉi tio absolute ne indas kverelon. Vi ja povas kompreni ke la vivo estas sufiĉe malfacila sen ke oni devas esti punita post ĝi. Oni estos konsolita, tio ja estas la tuta ideo.

 Ĝi ja ne estas malfacila, Sophia kriis. Kaj kion vi faras kun Satano! Li ja loĝas en la infero!

 Momente la avino pripensis diri ke ankaŭ li ne ekzistas, sed ŝi ne volis esti malica. Tiu agrikultura maŝino faris teruran bruon. Ŝi reiris al la vojo kaj paŝis rekte en grandan fekbulon de bovino. La nepino ne sekvis ŝin.

 Sophia, la avino vokis averte. Vi ricevos Jaffa-oranĝon en la butiko.

 Jaffa-oranĝon, Sophia ripetis malestime. Ĉu vi kredas ke oni povas pensi pri Jaffa kiam oni parolas pri Dio kaj Satano.

 La avino forskrapis la fekbulon de la ŝuo per sia bastono kiom eblis, poste ŝi diris: Kara infano, mi ne povas kun la plej bona intenco komenci kredi la ekziston de Satano en mia aĝo. Vi povas kredi kiel vi volas sed vi devas lerni toleremon.

 Kaj kio estas tio, la infano demandis paŭte.

 Tio estas respekti la opiniojn de aliaj.

 Kaj kio estas respekti! Sophia kriis kaj piedstampis en la tero.

 Lasi al aliaj kredi kion ili volas! la avino kriis. Mi lasas al vi kredi je la diablo kaj vi lasas al mi ne kredi.

 Vi sakris, Sophia flustris.

 Tion mi vere ne faris.

 Jes. Vi diris diable.

 Ili longe rigardis unu la alian. Tri bovinoj proksimiĝis sur la kampara vojo kun svingantaj vostoj kaj kornoj, ili preterpasis malrapide en svarmo de muŝoj kaj daŭrigis al la vilaĝo kun balanciĝantaj postaĵoj kie la haŭto sulkiĝis kaj spasmis, poste ili estis for kaj restis nur la silento.

 Fine la avino de Sophia diris: Mi scias kanton kiu vi ne scias. Ŝi atendis iomete kaj poste ŝi kantis, tre false ĉar la voĉkordoj estis kruciĝintaj: Bul' de bovin', bul' de bovin', vi ne rajtas per la sterko trafi min, bul' de bovin', bul' de bovin', aŭ mi reĵetos pro la peko. Feko!

 Kion vi diris, Sophia flustris ĉar ŝi ne povis kredi kion ŝi aŭdis kaj tiam la avino denove kantis saman vere maldecan kanton.

 Sophia transpaŝis la vojrandon kaj komencis iri al la vilaĝo. Paĉjo neniam diras fek, ŝi diris super la ŝultro. Kie vi lernis tion.

 Mi ne diros, la avino respondis.

 Ili alvenis al la fojnejo kaj trairis la transbarilajn ŝtuparojn kaj preterpasis la brutejon de kamparano Nybonda kaj antaŭ ol ili atingis la butikon sub la arboj Sophia sciis la kanton kaj kantis ĝin same false kiel ŝia avino.

Ludi Venecion

Unu sabaton venis poŝtaĵo al Sophia. Estis bildkarto el Venecio kaj ŝia tuta nomo troviĝis adresflanke kun Fraŭlino antaŭe. La bildo de la glacea frontflanko estis la plej bela kiun iu en la familio iam vidis. Tuta vico da rozkoloraj kaj orumitaj palacoj kreskis rekte el malhela akvo kie mallarĝaj gondoloj spegulis siajn lanternojn kaj la plenluno lumis en malhele blua ĉielo kaj la belega sola virino staris kun la mano super la okuloj sur eta ponto kaj la bildo estis presita kun vera oro jen kaj jen kie konvenis. Oni fiksis la karton sub la barometro.

Sophia demandis kial ĉiuj domoj staras en la lago kaj ŝia avino klarigis ĉion pri Venecio kiu iom post iom sinkas en la maron ĉar ŝi mem estis tie. Ŝi vigliĝis pensante pri ŝia vojaĝo al Italio kaj rakontis pli kaj pli. Foje ŝi provis rakonti pri aliaj lokoj kiujn ŝi vidis sed Sophia volis aŭskulti nur pri Venecio kaj precipe pri la obskuraj kanaloj kiuj odoras mucide kaj putre kaj kiuj jaron post jaro tiras la urbon pli profunde en la ŝlimon, en nigran molan feĉon en kiu kovriĝis teleroj el oro. Estas iamaniere elegante ĵeti telerojn el la fenestro post la manĝo kaj loĝi en domo kiu ĉiam sinkas al la pereo. Rigardu panjo, la belega venecianino diris, hodiaŭ la kuirejo staras sub akvo. Kara infano, ne gravas, la patrino respondis. Ankoraŭ restas la salono. Ili prenis la lifton malsupren kaj enpaŝis sian gondolon kaj per la sola remilo remis tra la stratoj. Troviĝis neniu aŭto en la tuta urbo, ili antaŭ delonge sinkis en la ŝlimon, oni aŭdis nur piedpaŝojn sur la pontoj, kaj homoj paŝadis tra la tuta nokto. Foje oni aŭdis iom da muziko kaj foje kraketo kiam iu palaco iom moviĝis sinkante pli profunden. Kaj ĉie odoris de ŝlimo. Sophia iris al la marĉeja akvokaveto kies surfaco kuŝis trankvila kaj nigrebruna sub la alnoj. Ŝi fosis kanalon tra la musko kaj la arbustoj de la marĉmirteloj, ŝia ringo estis el oro kaj ŝi havis ruĝan rubenon. Panjo, mia ringo kuŝas en la kanalo. Kara infano, ne gravas, nia salono estas plena de oro kaj juvelŝtonoj.

Sophia iris al la avino kaj diris: Nomu min kara infano kaj mi nomas vin panjo.

Sed mi ja estas via avino, la avino respondis.

Kara panjo, ĝi estas ludo, Sophia klarigis. Panjo, ĉu ni ludu ke vi estas mia avino? Mi estas via kara infano el Venecio kaj mi faris kanalon. La avino starigis sin kaj diris: Mi scias pli bonan ludon. Ni estas malnovaj venecianoj kiuj konstruas novan Venecion.

Ili komencis konstrui en la akvokaveto de la marĉejo. Ili enbatis palisojn por Placo San Marko kun amase da malgrandaj lignokejloj kaj kovris ilin per plataj ŝtonoj, ili faris plurajn kanalojn kaj konstruis pontojn super ili. La nigraj formikoj iris transen kaj reen sur la pontoj kaj sub la pontoj la gondoloj glitis en la lunlumo. Sophia plukis blankan marmoron en la strando. Rigardu panjo, ŝi kriis. Mi trovis novan palacon!

Sed kara infano mi estas patrino nur al vi patro, la avino diris kaj estis maltrankviligita.

Nu jes! Sophia kriis. Kaj kial li estas la sola kiu rajtas diri panjo? Ŝi ĵetis la palacon en la kanalon kaj foriris.

La avino sidiĝis en la verando por fari novan palacon por la doĝo el balza ligno. Kiam la palaco estis preta ŝi kolorigis ĝin per akvofarbo kaj oro. Sophia venis rigardi.

Ĉi tie, la avino diris, loĝas patrino kaj patro kun sia infano. En tiu fenestro. La infano ĵus ĵetis la teleraron tra la fenestro kaj ĝi frakasiĝis sur la placo ĉar ĝi estis nur el porcelano. Mi volus scii kion la patrino diris.

Mi scias kion la patrino diris, Sophia respondis. La patrino diris, kara infano, ĉu vi kredas ke via panjo havas kiom ajn da porcelano?!

Kaj kion la infano diris?

Ŝi diris, kara panjo, mi promesas nur elĵeti la telerojn el oro! Ili metis la palacon ĉe la placo kaj la patro, patrino kaj la infano daŭrigis loĝi en ĝi. La avino faris plurajn palacojn. Amase da familioj transloĝiĝis en Venecion kaj vokis unu al alia trans la kanalojn. Kiom sinkis ĉe vi? Ho, ne multe. Mia patrino diras ke ne estas pli ol 30 centimetrojn. Kion via patrino preparas por tagmanĝo hodiaŭ? Mia patrino kuiras perkojn... Dum la noktoj ili ĉiuj dormis proksime unu al alia kaj oni aŭdis nur la paŝadon de la formikoj super la pontoj.

La avino fariĝis pli kaj pli interesita. Ŝi faris hotelon kaj trattoria kaj kampanilon kun eta leono sur la pinto. Ŝi memoris la nomojn de la stratoj ĉar estis longa tempo de kiam ŝi loĝis tie. Unu tagon verda tritur-lacerto sidis en Canal Grande kaj la trafiko devis fari longan ĉirkaŭvojon.

La saman vesperon komencis pluvi kaj la vento turniĝis al sudoriento. En la radio ili diris malaltan aerpremon kaj ses beaufort kaj neniu pripensis la aferon plu. Sed nokte kiam la avino vekiĝis kiel kutime kaj aŭdis la pluvegon brui sur la tegmento ŝi memoriĝis pri la sinkanta urbo kaj maltrankviliĝis. Blovis forte kaj la marĉejo havis nur strandherbejon inter si kaj la maro. La avino ekdormis kaj revekiĝis kaj pensis pri Venecio kaj Sophia kaj ŝi aŭdis la pluvon kaj la ondojn. Kiam komencis heliĝi ŝi ellitiĝis kaj prenis la ŝirmveston el olea tolo super la noktoĉemizon kaj ŝtormĉapelon sur la kapon.

Ne plu pluvis tiel multe sed la grundo estis saturita de malseko kaj malluma. Nun kreskos bone, la avino pensis distrite, prenis la bastonon firme kaj per ĝia helpo plupaŝis kontraŭ la vento. La griza mateniĝo estis bela kun longaj paralelaj nuboj kiuj marŝis sur la ĉielo, la maro estis malhele verda kun blankaj ondpintoj. Ŝi baldaŭ vidis ke la tuta strandherbejo estis inundita kaj poste ŝi vidis Sophia, kiu venis kurante sur la roko.

Ĝi sinkis! Sophia kriis. Ŝi estas for!

La luddometo estis malferma kaj la pordo svingadis en la vento.

Iru dormi, la avino diris. Demetu la ĉemizon ĉar ĝi estas malseka kaj fermu la pordon kaj enlitiĝu. Mi retrovos la palacon. Mi promesas ke mi trovos ĝin.

Sophia ploris kun malferma buŝo, ŝi ne aŭskultis. Fine la avino devis iri kun ŝi al la luddometo por certiĝi ke ŝi enlitiĝos. Mi retrovos la palacon, ŝi ripetis. Ĉesu ploraĉi kaj dormu. Ŝi fermis la pordon kaj ekmarŝis. Kiam la avino proksimiĝis al la strando ŝi vidis ke la marĉo fariĝis golfeto. La ondoj iris alte en la erikejo kaj retiriĝis en la maron kaj la alnoj staris longe for en la akvo. Venecio jam sinkis en la maron.

La avino restis rigardante sufiĉe longe, poste ŝi turniĝis kaj iris hejmen. Ŝi lumigis la lampon kaj elprenis siajn instrumentojn kaj konvenan pecon de balzama ligno kaj surmetis la okulvitrojn.

La doĝpalaco estis preta je la sepa kaj ĝuste tiam Sophia frapis al la pordo.

Atendu iomete, la avino diris. La hoko de la pordo baras.

Ĉu vi trovis ŝin? Sophia kriis. Ĉu ŝi restas?

Ho jes, la avino respondis. Ĉio restas.

La palaco aspektis tro nova, ĝi neniam spertis inundon. Rapide la avino prenis sian akvoglason kaj verŝis ĝin super la doĝpalacon, ŝi malplenigis la cindrujon en la manon kaj frotis la kupolojn kaj la fasadon kaj ĉiam Sophia skuis la pordon kaj kriis ke ŝi volas enveni. La avino malfermis kaj diris: Ni havis bonŝancon!

Sophia esploris la palacon tre zorge. Ŝi metis ĝin sur la litflanka tablo kaj diris nenion.

Ĉio en ordo pri ĝi, ĉu ne? la avino demandis maltrankvila.

Silentu, Sophia flustris. Mi volas aŭskulti, ĉu ŝi restas.

Ili aŭskultis longe. Poste Sophia diris: Estu trankvila. La panjo diris ke estis terura vetero. Nun ŝi reordigas kaj repurigas kaj ŝi estas sufiĉe laca.

Jes tion mi povas kompreni, la avino diris.   ¤

 

(Daŭrigota)