Novelo de Tove Jansson

En 27 junio 2001 mortis Tove Jansson, fama finna pentristino kaj verkistino, kiu skribis en la sveda lingvo. Ŝi plej famiĝis per ŝiaj infanlibroj kaj komiksoj pri la bonkoraj kaj anarĥiaj mumintroletoj, kiuj estis skribitaj kàj al infanoj kàj al plenkreskuloj. Ŝi ilustris la librojn mem. Unu el la infanlibroj, Muminvalo, troviĝas en Esperanto en traduko de Ekhard Bick, kaj rete troviĝas tradukoj de kelkaj aliaj verkoj. Ŝi ankaŭ skribis romanojn kaj novelojn por la plenkreskula legantaro. Ili ofte havas samsekseman temon. Tove vivis kune kun sia vivkamaradino grafikisto Tuulikki Pietilä.

Sube novelo el la novelaro "Dockskåpet" (La pupodomo) el 1978. Tradukis Andreas Nordström.
 

La granda vojaĝo

Kaj kion ni faros kiam ni alvenos? Rosa demandis. Kion faros du etaj musoj kiam ili alvenos?
   Elena etendis sin trans la liton por la cigaredoj. Unue, ŝi diris, ni deponos la valizojn. Poste ni estos liberaj. Estas tre frua mateno kaj kompreneble sunbrilo. Estas varme. Ni iras ien kaj trinkos kafon sen rapidi. Poste ni elektos straton, kiu apektas agrabla kaj komencas la serĉadon por hotelo.
   Malgranda, Rosa diris. Kaj parolos kun ili vi. La granda muso parolos.
   Jes. Mi diros nur du noktojn por esti certa, por povi transloĝiĝi aliloken se ni deziros. Poste ni alportos la valizojn. Eble ni devas preni taksion ĝis la hotelo.
   Kaj kion ni faros poste?
   Ni eliras por havigi fruktojn. Florojn kaj amase da fruktoj, ili kostas preskaŭ nenion.
   Rosa diris: Kaj mem pluki oranĝojn. Tion ni forgesis hieraŭ kiam ni vojaĝis al Hindio. Cetere estis tro varme tie. Venontfoje estos mia vico elekti landon. La eta muso elektos.
   Elena oscedis kaj tiris la cindrujon al si. Ŝi demandis: Kaj kiam ni vere vojaĝos?
   Rosa ekridis sen respondi.
   Ne, rigardu min. Kiam ni vere vojaĝos?
   Iam... Ni ja havas multe da tempo.
   Ĉu vi kredas tion? Vi havas pli ol tridek jarojn kaj vi neniam vojaĝis. Mi volas ke via unua vojaĝo estu kun mi. Mi volas montri al vi urbojn kaj pejzaĝojn kaj instrui al vi rigardi en nova maniero kaj kuraĝi helpi vin mem en lokoj, kiujn vi ne konas parkere, mi volas vivigi vin, ĉu vi komprenas?
   Kion vi celas, vivigi min...
   Mi ne volas ke vi estu aŭtomato kiu iras al la banko kaj ree hejmen al panjo kaj al la banko kaj ree hejmen kaj nur faradas kaj pensadas tion, al kio vi estas kutimiĝinta... Vi ne estas sufiĉe scivolema. Mi volas ke vi vekiĝu!
   Rosa kuŝis sur la stomako kun la vizaĝo en la kuseno kaj diris nenion.
   Elena daŭrigis: Estas via patrino kompreneble. Sed ĉu vere estas tia katastrofo se ŝi vivos sen vi dum monato, kelkaj semajnoj? Pripensu!
   Ne kverelu kun mi, Rosa diris. Vi ja scias ke ne estas eble. Ja ne estas eble kaj tion mi jam diris al vi!
   O kej, Elena diris. Bone. Ne eblas. Oni ne povas paroli pri la afero. Malpermesita areo. Ŝi ekŝaltis la radion kaj komencis malrapide fajfi kun la muziko. Rosa forfrapis la litkovrilon kaj ellitiĝis. Sed ĉu vi iras hejmen?
   Jes. La horo estas post la dekunua.
   La ĉambro de Elena estis granda kaj tre malplena, ŝi malamis meblojn. Nenio sur la muroj, neniu spuro de la ĉiaspecaj aĵoj kiuj iam post iam amasiĝas en hejmo, neniuj tablotukoj kaj kusenoj, nur nuda ĉambro kun amasoj kaj stakoj de libroj kaj paperoj, precipe surplanke. Ankaŭ la telefono staris sur la planko, kiel se Elena ĵus enloĝiĝis. En la komenco Rosa admiris la karakteron de la ĉambro de senzorga hazardo, poste ĝi ŝajnis al ŝi kiel ia provoka koketado, ĝi estis senrespekta ĉambro. Ŝi ekkrietis: Sed kial vi metas ĉion sur la plankon! kaj surtiris la ŝtrumpojn tro forte, eskalo transiris la maleolon.
   Mi ja diris al vi ne surtiru la ŝtrumpojn tiel, Elena diris. Ĉu mi alvoku taksion?
   Ne. Mi piediros.
   Mi pensis ke ni povus trinki teon. Pluvas. La eta muso ne havas pluvmantelon. Pruntu mian.
   Estas bone kiel estas, mi deziras nenion.
   Nu morgaŭ do. Ĉu vi venos morgaŭ?
   Mi ne scias, Rosa diris. Mi ne scias pri morgaŭ, eble mi telefonos.
   Elena streĉis la horloĝon, la malhelaj rektaj haroj falis sur la vizaĝon. O kej, ŝi diris, faru kiel vi volas.

Ŝi hejmenvenis kaj malfermis la pordon tiel singarde, kiom ŝi povis, tre malrapide, eltiris la ŝlosilon kaj staris trankvile en la malluma vestiblo. Iam ŝi renkontis paĉjon ekstere sur la ŝtuparo, li estis depreninta la ŝuojn kaj tenis ilin enmane. Sed tio ne helpis lin multe; li tamen faligis kelkajn vestarkojn, li ĉiam faligis ilin kiam li klopodis esti silenta. Cetere li tre bone sciis ke panjo kuŝis maldorma.
   Ili donacis liajn vestaĵojn al la Savarmeo, ĉion. Estis jam antaŭ longa tempo.
   La seruro fermiĝis kun frapeto. Ŝi lasis la mantelon fali planken, deprenis la ŝuojn kaj metis ilin sensone.
   Eta Rosa, la patrino diris. Mi metis iom da manĝaĵo por vi en la kuirejo. Ĉu vi havis bonan tempon?
   Tre bonan. Sed vi fakte ne devintus... Ĉu mi vekis vin?
   Ne ne, tute ne.
   Rosa rigardis vastokule en la varman mallumon de la dormĉambro. Vi ne havas doloron, ĉu?
   Ho ne, mi fartas bone. Mi legis sufiĉe longe. Ĉi tiu Margaret Millar estas bonega. Psikologia, vi komprenas, ne nur la murdo kaj la polica laboro... Tre amuza. Vi mem vidos. Ĉu vi pensas ke mi povus havi iom pli de ŝi?
   Jes vi havos, Rosa diris kaj iris al la kuirejo. Ŝi lumigis la plafonan lampon kaj rigardis siajn buterpanojn. Kolbaso, fromaĝo, marmelado, biero kaj cigaredoj. Kaj florvazo. Ŝi sidiĝis ĉe la tablo sed ne emis manĝi. Mi havigos pli da Millar. Lunde post la laboro. Morgaŭ mi iros por biletoj al tiu filmo. Aŭ mi restos hejme la tutan vesperon. Ŝi ne demandis kun kiu mi estis, ŝi ne demandas dum longa tempo. Mi estas laca. Terure laca. Mi havas naŭzosenton... Ŝi remetis la buterpanojn en la glaciŝrankon kaj mallumigis. La patrino estis silenta kiam ŝia filino malvestis sin kaj enlitiĝis, nur tiam ŝi diris kiel ŝi kutimas: Bonan nokton karulineto. Kaj Rosa respondis: Bonan nokton karulino. Tion ili ĉiam faradis.

Estis dimanĉo. La patrino de Rosa plektis siajn blankajn harojn en du vostojn kiujn ŝi kunvolvis en la nuko. Ŝi sidis tre rekta. La libro estis starigita kontraŭ la kafoboligilo kaj ĉiam, kiam ŝi turnis paĝon ŝi fiksis ĝin per harpinglo. La pinglojn ŝi tenis per la buŝo kiel kutime, maljuna forte kuntirita buŝo. Ŝi neniam uzis tualetrobon sed vestis sin tuj, ripozis iom post la korseto kaj la ŝtrumpoj, kaj fine daŭrigis kun la hararo. Rosa ĉiam diris: Panjo povis sidi sur siaj haroj kiam ŝi estis juna. Kaj ili ankoraŭ estas la plej belaj kiujn mi iam vidis. Kaj Elena respondis: Mi scias, ĉio, kion ŝi havas, estas la plej bela kion vi iam vidis. Perfekta. Ĉio, kion ŝi havas kaj faras kaj diras estas perfekta. Kaj Rosa: Vi estas ĵaluza! Vi estas maljusta. Ŝi faras kion ajn, por ke mi sentu min libera. Strange, Elena diris tirite, ĉu ne estas strange, ke vi ne sentas vin libera. Kaj sufiĉe triste por ni.
   En la komenco Elena vizitadis ilin, por teo, por vespermanĝo. Ili povis iri al la kinejo ĉiuj tri kaj Elena prenis la brakon de la patrino kaj tenis ŝin stabile. Nun mi sentas min sekura, la patrino diris kaj ridis. Vi remorkas min same kiel brava viro! En la vespero ŝi diris: Kiom bone ke vi havas tiel bonan amikinon. Solida homo kiun oni povas fidi.
   Nun estas antaŭ longe kiam Elena vizitis ilin.
   Kiam la patrino sidis ripozante post la harvolvado ŝi demandis en la aero kiel estas por Elena nuntempe.
   Bone, Rosa respondis. Ŝi havas multe da laboro ĉe la gazeto nuntempe.
   La patrino manovris sin reen al la lito, trenis la kovrilon ĉirkaŭ sin kaj malfermis la grandan maplibron. Bona Rosa, ŝi diris, nun mi forgesis ilin ie denove, mi pensas ke ili estas en la banĉambro. Rosa alportis la okulvitrojn kaj la patrino diris: Vi estas anĝelo. Mi devus porti ilin ĉirkaŭ la kolo per rubando sed tio aspektas tiel stulte. Kaj ŝi apogigis la maplibron kontraŭ la genuoj kaj komencis legi laŭ la marbordo, hodiaŭ temas pri Sudameriko.
   Baldaŭ estos tro malfrue por la granda vojaĝo de la patrino. Ĝi estis planata de antaŭ dudek jaroj, ne, pli longe, ekde la komenco dum la fruaj tagoj kiam promesoj estis asertataj kaj precizigataj en la infanĉambro sub forta brakumo. Mi kunprenas vin, mi rabas vin for de paĉjo, ni veturos al ĝangalo aŭ sur la Mediteraneon... Mi konstruos al vi kastelon kie vi estos la reĝino. Kaj ili rakontis unu al la alia kiel la kastelo aspektu kàj ekstere kàj ene, ili alternis inter si kiel mebligi ĉiun ĉambron sed la tronĉambron ili faris kune.
   La demando pri vojaĝo revenis de temp' al tempo kiam la jaroj pasadis sed ja estas tiom da revoj, kiun oni ne realigas. Kaj krome oni devis konsideri paĉjon.
   Rosa staris ĉe la fenestro, sen turni sin ŝi demandis: Kien vi vojaĝus se vi mem elektus?
   Eble al Gafsa.
   Gafsa? Kie ĝi estas?
   Norda Afriko. Loko kun la nomo Gafsa.
   Sed kara panjo kial ĝuste tien!
   La patrino ridis, sian propran sekreteman ridon kiu pli similas al amuzigita subrido. Ĝi sonas agrable, mi ne precize scias... Venis en mia kapo.
   Sed ĉu vi vere volas vojaĝi ĝuste tien?
   Ne aspektu tiel maltrankviligita, la patrino diris. Mi ne bezonas vojaĝi ien.
   Sed vi ja pensus ke estus amuze.
   Certe. Certe estus amuze.
   Rosa kuntiris la lipojn. Ŝi ne vidis la malplenan dimanĉan straton, ŝi rigardis internen kaj malantaŭen ĝis la konfuzita tempo kiam panjo subite ne plu volis decidi kaj preni respondecon. Estis kiel se ĉio perdis sian fundon, ne plu estis io, kion oni povis fidi. Panjo nur flankeniris, ne volis decidi, ne konsili, kaj se oni insistis ŝi montris malgrandan buŝon kaj foriris el la ĉambro. Vi certe scias plej bone, ŝi diris. Aŭ: Neniu certe scias... Aŭ entute nenion, ŝanĝis la diskuttemon. Estis tre ne ŝi. Tio timigas min, Rosa diris unu vesperon kaj Elena levis la ŝultrojn kaj respondis: Kompreneble. Estas nature ke vi timas. Jen ŝi iris tutan vivon dirante kion vi faru kaj pensu kaj deziru kaj ordigis ĉion por vi, ĝis vi ne plu povis fari paŝon por helpi vin mem aŭ havi propran penson en la kapo. Kaj poste ŝi subite maljuniĝas kaj pensiuliĝas kaj via paĉjo mortas. Kaj ŝi lasas la stirilon. Ĉu vi ne komprenas? Nun estas via vico. Temas pri ia ŝanĝo de gardistoj kaj ŝi tute pravas. Tio okazas ĉie kaj ĉiam, tio apartenas. Ŝi rigardis la mallarĝan sendistingan vizaĝon de Rosa kun la maltrankvilema buŝo kaj aldonis brutale: Provu kompreni ke via reĝino ne plu havas la fortojn decidi. Kaj pli milde: Venu. Ne aspektu tiel. Mi volas ke vi estu libera kaj teni la nazon supren. Forgesu pri ŝi por iom da tempo. Kaj Rosa retiriĝis kaj ekfrapis: Kaj la reĝino estu nun vi, ĉu ne?
   Mia dio, Elena diris. Ĉi maljunaj filinoj kun siaj patrinoj. Mi neniam povas eskapi ilin. Ili estas longviva, ŝtoniĝinta, senespera materialo.
   Kaj Rosa ploris kaj estis konsolita.

Ŝi timis kiam Elena venis al ili por la unua fojo. Sed ĉio iris bone, tuj de la komenco. Elena igis la patrinon esti amuza, ja ludema, ŝi sukcesis igi ŝin rakonti en tute nova maniero. Ili ridis multe kune, Rosa en granda malŝarĝiĝo, ŝi estis senspira de malŝarĝiĝo kaj dankemo. Kaj post kiam Elena foriris la patrino daŭrigis rakonti pri okazaĵoj antaŭ longa tempo sed ne tiujn rakontojn, kiujn ŝia filino aŭdis tiom da fojoj. Kion ŝi rakontis ekhavis subite kolorojn; tiuj renkontiĝoj kaj vagadoj tiuj seniluziiĝoj kaj surprizoj en laboro kaj amo fariĝis konvinkaj kaj tre vivaj. Donis vivon al ili Elena, Elena kiu povis kompreni la patrinon, amuziĝinte, kun ia senzorga tendero, kun tiu rideto kiu aludis sekretan interkonsenton. Elena estis magiisto kiu povis elpreni kion ajn el sia ĉapelo. Se ŝi emis. Sed nun ŝi metis la ĉapelon sur la breton kaj ne plu vizitadis.
   Estas pli bone ke mi tenas min for, Elena diris. Cetere, kiom ŝi scias?
   Neniom. Ŝi scias nenion pri tiaj aferoj. Sed ŝi estas ĉagrenita ke vi neniam venas.
   Elena eklevis la ŝultrojn kaj diris ke ŝi jam uzis ĉiujn el siaj talentoj kaj ne ŝatas ripeton. Kaj la lasta fojo ĉe ili iris malglate. Rosa sciis. Ili sidis en la sofo kaj rigardis televidon kaj kiam la ekrano nigriĝis ili restis sidante dense unu apud la aliaj kaj subite la silento fariĝis kompakta kaj fremda. Tio tute ne rilatis al la televida programo, sufiĉe nepersona raporto pri marĉbirdoj. Elena rektigis sin, malantaŭ la dorso de la patrino ŝi palpe serĉis la manon de Rosa. Rosa retiriĝis. Tiam Elena metis la manon sur la ŝultro de la patrino. Birdoj, ŝi diris malrapide, granda marĉo al kiu neniu venas, kilometrojn post kilometroj da akvo kaj kanoj kaj birdoj pri kiuj ni scias nenion kaj kiuj ne koncernas nin... Ĉu ne estas rimarkinde ke ili estas tie la tutan tempon kaj ke oni lasas ilin en paco...
   La patrino sidis tre trankvile. Poste ŝi ekstaris kaj diris: Ĉu vi scias, vi estas elektra. Viaj manoj estas elektraj. Kaj ŝi ridis siamaniere, eksubridis. Rosa sentis ke ŝi ruĝiĝis, ŝi rigardis ilin ambaŭ, Elenan kiu ridetanta sidis apogita malantaŭen kaj la patrinon kiu starante rigardis ŝin super la ŝultro. Estis nenio, tute nenio, nur tre forta tensio. Tuj poste Elena hejmeniris.

Mi devas doni al panjo sian vojaĝon. Mi devas rapidi, baldaŭ ni ne plu havas la tempon. Mi devas trovi nur unu lokon kiu estas la plej bona, lokon kiu estas káj trankviliga káj aventura, kie estas bele kaj varme, sufiĉe for por fariĝi vera vojaĝo sed ne tro, se ŝi malsaniĝos. Mi devas rezervi sidlokojn en bona tempo kaj provi ricevi libertempon de la banko kaj tie ne devas esti tro varme, mi devas sciiĝi pri la klimato... Estas tro lacige per vagonaro kaj aviadilo estas danĝera por maljunaj homoj, ili povas havi apopleksion kiam la aviadilo alteriĝas. Se ĝi alteriĝas tro rapide...

Elena, ĉu vi estis en loko nomita Gafsa?
   Dio malpermesu. Kio tio estas? Ĉu tien ŝi volas?
   Ŝi ne precize scias... Ŝi diris ion pri loko en norda Afriko kiu nomiĝas Gafsa.
   Kompatinda museto, Elena diris. Kio nun, ĉu vi atendas ke mi planos vian vojaĝon? Ĉu mi timigu vin? Mi petis stipendion kaj ŝajnas ke mi havos ĝin. Ŝi rigardadis Rosan, fine ŝi diris: Via vizaĝo ŝrumpas. Estas nenio kiu povas malgrandigi ĝin tiom, ol kiam vi devas elekti kaj decidi.
   Sed ni ja havas tempon, multe da tempo, Rosa murmuris.
   Elena respondis: Ne estu tiel certa. Poste ŝi parolis pri tute aliaj aferoj, facile kaj trankvile, ŝi enkapsuligis la danĝeron kaj forpuŝis ĝin, transdonis ĝin al sia amikino. Senindulga donaco.

Nun, ĉi tiun malplenan dimanĉon inter vintro kaj printempo, la patrino kuŝis legante laŭ la marbordo de Sudameriko. Florianapolis, ŝi legis. Rio Grande kun San Pedro, Montevideo. Tie flosas Rio de la Plata... Sankta Antonio... Ŝi flustris la nomojn.
   Aŭskultu, Rosa diris. Kion vi scias pri tiuj lokoj. Nenion. Tute nenion. Ĉu vi ne emas legi pri ili, sciiĝi pri ili? Kial vi neniam volas havi librojn pri vojaĝoj? Nur ĉiam murdlibrojn. La voĉo estis malicema kaj ŝi rimarkis tion mem.
   Mi ne certe scias, la patrino respondis. Estas tiel belaj nomoj... Eble mi nur ŝatas imagi kiel ili aspektas. Kaj la murdlibroj... Vi scias, ili estas tiel trankviligaj. Kaj amuzas min provi trovi la murdiston antaŭ ol la verkisto faras la resumon en la biblioteko. Ŝi subridis kaj aldonis: Sed foje mi ŝtelrigardas en la fino. Nekredeble kiom da zorgoj ili faras por trompi la leganton. Plejofte sufiĉe troige. Sed ili ne povas trompi min. Bahia. Oni povus vojaĝi al Bahia.
   Kaj kiel ondanta maro superverŝis ŝin la amo al la patrino, tute senhelpa. Ŝi diris: Ni vojaĝos. Ni vojaĝos ien, ni vojaĝos nun. Sed ĉu estas certe ke vi volas ĝuste al Gafsa?
   La patrino deprenis al okulvitrojn kaj ridetis. Rosa, ŝi diris, vi ne zorgu tiom. Venu. Ĉu vi estas forlasita en la arbaro?
   Ili faris sian ludon. Kun la vizaĝo al la kolo de la patrino, tiel proksima kiom ŝi povis. Jes, mi estas forlasita en la arbaro.
   Kaj ĉu iu trovas vin?
   Jes, iu trovas min.
   Kaj la tutan tempon la manoj kiuj karesis ŝian nukon. Subite la manoj fariĝis neelteneblaj, ŝi ekliberigis sin kaj ekflamis sed diris nenion. La patrino relevis la maplibron kaj turnis sin iom al la muro.
   Ili manĝis je la dua, estis dimanĉa kokinaĵo kun legomoj.

Ŝi iris al la telefonbudo kaj vokis.
   Ĉu mi povas veni?
   Nur venu, Elena diris. Sed mi avertas vin, mi ne estas en bona humoro. Vi scias ke mi malamas dimanĉojn.
   Ĉiun fojon kiam Rosa eniris la nudan severan ĉambron ŝi sentis tremiĝon de atendo, de maltrankvilo, estis kiel kuraĝi eniri senregnan teritorion kie io ajn povus rekonti vin. La ĉambro estis malplena.
   Saluton, Elena diris en la kuireja pordo, ŝi tenis du glasojn en la manoj. Mi pensis ke ni bezonas drinkon. Kial vi portas la mantelon. Ĉu vi frostas?
   Ĉi tie estas iomete malvarme. Mi deprenos ĝin post momento. Rosa akceptis la glason kaj sidiĝis.
   Nu, ĉu la eta muso cerbumis?
   Pri kio?
   Ho, nenio, Elena diris. Jen, je la granda vojaĝo!
   Rosa trinkis sen diri ion.
   Kiam vi sidas tie, Elena daŭrigis, sur la rando de la seĝo portante la mantelon, vi similas al io en stacidomo. Kiam foriros la vagonaro? Aŭ ĉu vi flugos? Ŝi ĵetis sin sur la liton kaj fermis la okulojn. Dimanĉoj, ŝi diris. Mi malamas ilin. Ĉu vi havas cigaredojn?
   Rosa ĵetis sian cigaredujon kaj la ĵeto estis forta. La skatolo trafis Elenan en la vizaĝo.
   Ho nu, Elena diris sen moviĝi, la muso povas koleriĝi ankaŭ. Nu, la fajrigilo? Provu denove.
   Vi scias, Rosa kriis, vi tre bone scias ke mi ne povas forvojaĝi kaj lasi ŝin sola! Estas neeble. Ni findiskutis la aferon. Estas neniu kiu povas loĝi ĉe ŝi kiam mi estas for. Kaj mi ja ne povas alporti fremdan homon!
   Bone, bone, Elena diris. O kej. La afero estas klara. Ŝi ne povas havi fremdan homon ĉe si. Ŝi nur povas havi vin. La afero estas klara.
   Rosa ekstaris. Nun mi iros, ŝi diris, kaj atendis. Elena restis sur la lito kaj rigardis la plafonon kun nefajrigita cigaredo inter la lipoj. Ie en la domo iu ludis pianon, aŭdiĝis tre malforte. Ili ĉiam ludis dimanĉe kaj ĉiam operetan muzikon. Ŝi iris al la lito kaj bruligis la fajrigilon. Nun mi iros, ŝi ripetis. Elena levis la kapon, apogita sur la kubuto ŝi akceptis la fajron. Faru kiel vi volas, ŝi diris. Ĉi tie ne estas multe da amuzaĵo.
   Rosa demandis: Ĉu mi plenigu vian glason?
   Kial ne.
   Ŝi elportis la glason al la kuirejo. Ĉi tie troviĝas neniuj kurtenoj, neniuj mebloj, ĉio estas nur blanka. Starante meze de la ĉambro Rosa estis atakita de vomemo, de sento de proksimiĝanta katastrofo. Io malagrabla estis okazonta, io neevitebla. Mi ne kapablas ĉi tion... Neniu povus kapabli. Sed mi ja nenion promesis, tute nenion, estis nur ludo kiel kiam oni ludas per vortoj, Elena devis kompreni ke mi ne estis serioza... Mi vojaĝos nenien! Kun neniu ajn...
   Kio estas pri vi, Elena demandis apud ŝi.
   Mi fartas malbone. Mi vomos.
   Jen la verŝujo, Elena diris. Kliniĝu antaŭen. Provu. Metu la fingrojn en la gorĝon. Ŝiaj fortaj fingroj tenis la frunton de Rosa kaj ŝi ripetis: Faru kion mi diras. Elvomu, tiel ke oni povos paroli kun vi.
   Poste ŝi diris: Sidiĝu ĉi tie. Ĉu vi timas min?
   Mi timas seniluziigi vin.
   La sola, kiun vi vere timas, Elena diris, estas ke vi kulpu. Ĉio estas via kulpo tiom longe, kiom vi vivis kaj tio estas la kialo, ke oni neniam povas estas gaja kun vi. Mi ne volas vojaĝi kun vi kiam vi daŭre pensas ke vi devas esti aliloke. Nek via patrino volas.
   Rosa respondis: Ŝi ne scias pri miaj sentoj.
   Certe ŝi scias. Ŝi ne estas stulta. Ŝi provas liberigi vin kiom ŝi povas sed vi algluiĝas kaj banas vin en viaj konsciencoj. Kion vi volas?
   Rosa ne respondis.
   Mi scias, Elena diris. Vi preferus vojaĝi kun ni ambaŭ kaj kiom ajn senespera tiu vojaĝo fariĝus vi estus kontenta, ĉar ne estus via kulpo. Ĉu ne? Vi estus trankvila.
   Sed tio ja ne eblas, Rosa flustris.
   Ne. Ne eblas. Elena iris tien kaj reen en la kuirejo, fine ŝi haltis malantaŭ Rosa kun la manoj sur ŝiaj ŝultroj kaj demandis: Kion vi plej multe deziras, ĝuste nun. Pripensu.
   Mi ne scias.
   Vi ne scias. Tiam mi diros al vi kion vi deziras. Vi volas veturi al la Kanariaj insuloj kun via patrino. Tie estas varme kaj sufiĉe ekzotike. Tie troviĝas kuracistoj. Kaj morgaŭ vi iros por rezervi sidlokojn kaj hotelon.
   Rosa diris: Sed la aviadilo...
   Ĝi alteriĝos tre trankvile, ŝi certe toleros. Ĉio estas decidita. Vi ne plu devas pensi pri tio, vi ne devas decidi ion ajn. Decidis mi.
   Rosa turnis sin sur la seĝo kaj rigardis Elenan. Sed vi, ŝi diris.
   Mi vidos. Kiel la situacio estas nun mi ne eltenas vin. Kaj nun vi iru hejmen. Rakontu al ŝi. Elena vidis kiel la vizaĝo antaŭ ŝi ebeniĝis en grandega malŝarĝiĝo, ĝi preskaŭ fariĝis bela. Ŝi retiriĝis kaj diris: Ne estu tiel dankema. Vi estas muso. Nun vi povas danci sur la tablo por momento. Sed almenaŭ estu gaja kiam vi dancas.
   Kaj poste? Rosa kriis. Poste?
   Mi ne scias, Elena respondis. Kiel ni povus scii kio okazos al ni? Kelkaj reĝinoj regas tre longe. ¤